Saltu al enhavo

Genêts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido al la Monto Sankta Mikaelo

Genêts, estas komunumo de la departemento Manche, en la regiono Malsupra Normandio, en Francio.

Geografio

Genêts situas je la norda bordo de la golfeto de la Monto Sankta Mikaelo. Estas bela vido al la golfeto, la insuleto Tombelaine kaj la monto. Norde de la vilaĝo troviĝas Bec d'Andaine, vasta strando, de kie eblas fari migradojn organizatajn preter Tombelaine ĝis la Monto Sankta Mikaelo.