Gendopado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Monda Kontraŭdopada Agentejo difinas la gendopadon kiel "ne-terapeŭtan uzon de ĉeloj, genoj, genetikaj elementoj aŭ influon de la genesprimiĝo per ebleco por fortigi la povumon." Tiu lasta punkto kondukas jam al la farmakologio, ĉar multaj medikamentoj - kiel anabolaj steroidhormonoj - influas, fortigas la genekspresion. Oni molekualrbiologio komprenas la gendopadon kiel traktadon, manipuladon de la DNA- aŭ RNA-molekuloj, kio estas komparebla kun la genterapio.

Ekz. miostatino havas la taskon obsakli senliman kreskon de muskoloj. Miostatino estiĝas en ĉiu muskolo, se testosteronotrejnado tiel stimulas la korpon. Oni paralizis agadon de tiu kreskobremso en bovo per injektado kaj la bovo donis pli da viando. Similaj provoj ne okazis ĉe homoj.

vidu ankaŭ