Genera reproduktado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Generativa multigado)

La termino genera reproduktado signifas la multigadon de organismoj per seksa reproduktado. Oni ofte uzas tiun terminon en hortikulturo por marki la diferencon disde vegeta reproduktado. Per kombinado de la gena materialo de du individuoj ekestas la ida generacio kun nova genaro. La rezulto de la genera reproduktado estas semoj, ankaŭ nomata en agrikulturo semaĵo.

Ĉe vegeta reproduktado ne okazas novkombinado de la genaro. La idoj estas genetike identaj individuoj, tiel nomataj klonoj.

En la hortikultura praktiko la termino genera reproduktado samsignifas kun „dissemado“. Oni dissemas ankaŭ semojn kiuj ekestis sen kombinaĵo de la genetika materialo de du individuoj pere de memfekundiĝo kaj tiuj kiuj ekestis entute sen seksa reproduktado per partenogenezo.