Geoffrey Dalrymple Nash
Geoffrey Dalrymple NASH (naŝ), anglo, laŭvice multaj profesioj. Naskiĝis la 14-an de januaro 1882 en Aston Cantlow (konteo Warwickshire, Anglio).
Nash verkis poemojn kaj artikolojn por angla kaj aŭstralia gazetaro. Reveninte Anglujon el Aŭstralio, li dediĉis sin precipe al Esperanto-propagando. Lia poemaro ,Miniaturoj' aperis en 1931.
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Geoffrey Dalrymple Nash en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo