George Gordon
George GORDON (pseŭdonime Gego; naskiĝis la 22-an de februaro 1857 en Gorey[1], prov. Wexford, Irlando; mortis la 18-an de januaro 1946[2]) estis novzelanda esperantisto kaj bankisto.
Lia familio enmigris Nov-Zelandon en 1858. Ĝi loĝis en Christ-Church. Li estis esperantisto de 1906. Li fondis Esperanto-Asocion de Melbourne en Aŭstralio.
Verkoj
- Kara panjo, (originala)1911
- La kamena angulo, (traduko)1913
- Alegorioj el la naturo,(traduko) 1913 kaj 1922
- Lia lasta ŝanco,(traduko)1915
- Indekso al Esperanto-Angla Vortaro de Edward Alfred Millidge, 1924