George Habash

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Habash

George HABASH [ĝorĝ habaŝ] (n. 2-an de aŭgusto 1926, m. 26-an de januaro 2008) estis la kreanto de la Popola Fronto por la liberigo de Palestino. Li naskiĝis en la urbo Lod, kiu nuntempe troviĝas en Israelo, kaj li venis de familio de arabaj kristanaj komercistoj. Li mortis en Amano kie li vivis de pluraj jaroj.

Lia familio perdis ĝian domon en Lod dum la araba-israela milito en 1948, kaj ili devis forlasi sian teron. Habash studis medicinon en la prestiĝa Usona Universitato de Bejruto, kaj poste aktiviĝis en politiko. En 1967, li kreis la Popolan Fronton por Liberigo de Palestino, komunisman organizaĵon kies celo estis batali kontraŭ Israelo en iun ajn maniero ebla. Habash gvidis la organizaĵon ĝis la okdekaj jaroj.

Internaj ligiloj