Gergely Bencze

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BENCZE Gergely (bence) hungara arbarfakulo, kemiisto, altlerneja profesoro: Lemhény, 8-a de marto 1854Sopron, 15-a de decembro 1925.

Biografio

Bencze depost la fino de akademio de arbarkultura de la Selmecbánya (1876) laboris en Gödöllő kaj Besztercebánya. Post studvojaĝo en München, en 1885 li estis komisiita preleganto pri kemio en altlernejo de Selmecbánya, en 1888 eksterordinara profesoro, ekde 1891 ĝis 1923, sia pensiuliĝo li estis ordinara profesoro. Li faris eksperimentojn pri la elaborado de fago por paperfabrikaj celoj. Li publikis artikolojn en fakgazetoj arbaraj kaj minejaj.

Verko

  • Észrevételek az agrogeológiai értekezleten megtartott tanácskozások alkalmából (sen loko kaj jaro).

Fonto