Gerrit Paulus de Bruin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:1936 Jubileumboek 091.jpg
Bildo de G.P. de Bruin en Jubileumboek 1911-1936, p. 91.
Dosiero:Skizo de Bruin.jpg
Publikaĵo de G.P. de Bruin.

Gerrit Paulus de BRUIN [brejn] (naskiĝis la 3-an de oktobro 1895 en Roterdamo, mortodato nekonata) estis nederlanda esperantisto kaj kontoristo. Fabriklaboristo de la 12-a ĝis 21-a jara aĝo. Lernis Esperanton en 1912-13. Publikigis artikolojn speciale en laboristaj gazetoj. Kompilis Historion de la laborista E-movado ĝis 1914 (La Nova Epoko, 1931). Aŭtoro de Gvidilo tra la Esperanto-movado, 1933 kaj de nia lingva propaganda broŝuro. Propagandis por SAT en Nederlando de 1922. Gvidis la Nederlandan Laboristan E-Servon 1922-25. Sekr. kas. de Laborista Ekzamena Komitato. Kunlaboris al SAT-eldonaĵoj. Celkunlaboranto de la Enciklopedio. Ankaŭ li konsultis M. de Waard kaj lian Esperanta literaturo. Demandaro.


Verkoj