Girto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Girto estas faktermino el la konstrutekniko. Ĉe faktraba domo ĝi estas horizontala elemento en vando, kiu sekurigas la pozicion de fostoj. En modernaj metalaj konstruaĵoj (industriaj haloj) ĝi servas ankaŭ por alfikso de ekstera mantelo. Laŭ la germana kaj rusa terminoj oni povas konsideri kiel rigilon. Krom la „meza girto“ estas ankaŭ la „lintela girto“ super fenestroj kaj pordoj. La „parapeta girto“ limas sube la fenestran aparturon.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tabellenbuch für das Bau- und Holzgewerbe, Ausgabe B, Wilhelm Friedrich, Fachbuchverlag GmbH Leipzig, 1951

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Werner. J. (2010) Konstruforumo de la jaroj 2001- 2010. en TAKE (2010) Jarkolekto de TAKE 2010, Wintzenheim/Fancio. p. 70-99