Gisele Bündchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2010

Gisele Caroline Nonnenmacher Bündchen (Horizontina, Rio Grande do Sul, Brazilo, 20-an de julio 1980) estas brazila mondkonata manekeno. Ŝi estas precipe konata, ĉar ŝi estris longtempa amatino de Leonardo DiCaprio.

Biografio

Ŝia patrino estas banka oficisto, ŝia patro universitata instruisto. Inter ŝiaj prauloj estis germanoj, ŝia nomo estas germandevena, sed ŝi ne lernis la germanan lingvon.

Ŝi komencis modelkarieron en 1993, kiam en aĝo de 13 jaroj komencis viziti manekenan kurson kun siaj pli junaj fratinoj. La instruisto kunportis ŝin - kun aliaj junuliinoj - en la sekva jaro al Sao Paulo, por ke taksu ilin kelkaj agentoj. Oni elektis ŝin al konkurso Elit Look of The Year, kie ŝi atingis la duan lokon (post Claudia Menezes), poste la 4-an lokon en la monda konkurso.

Ŝi translokiĝis en 1996 al Novjorko, por eki la modelan karieron. Ŝia unua grava laboro estis la kovrilpaĝa junulino de Vogue en 1999 kaj dufoje en la posta tempo. Tio alportis por ŝi grandan konatecon.

En aŭtuno de 2000 aperis kiel kvara manekeno sur la kovrilpaĝo de magazino Rolling Stone. Ŝi plu aperis en diversaj magazinoj kiel Elle, Allure, Vogue, Arena, GQ, Marie Claire kaj Exquire; sur kovrilpaĝoj de Time, Vanity Fair, Forbes, Newsweek, Veja.

Ŝi laboris inter alie kun fotistoj Annie Leibovitz, Peter Lindbergh, Mario Testino, Steven Meisel, Nick Knight.

Ŝi estis reklama vango inter aliaj de Christian Dior, Givenchy, Lanvin, Louis Vuitton, Victoria's Secret, Apple Computer.

La magazino Forbes taksis ŝin en 2006, 2007, 2008, 2009 la plej multon enspezanta manekeno.

Filmoj

Persona vivo

Ŝi formis amparon kun Leonardo DiCaprio (2000-2005). Ŝia edzo estas Tom Brady, ilia komuna filo naskiĝis en decembro de 2009, ilia filino en decembro de 2012.