Glia ĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nerva sistemo entenas du specojn de ĉeloj: la nervoĉeloj kaj la gliaj ĉeloj. Diference de la nervĉeloj, tiuj ĉi kapablas plu dividi sin dum la tuta vivo per mitozo. Ili ludas kernan rolon per kontrolado kaj protektado de la nervoĉeloj. Eble ili eĉ rolas en la dissendo de la nerva signalo. La gliaj ĉeloj estas 50 foje pli abundaj ol la nervoĉeloj en la cerbo. La gliaj ĉeloj estis malkovritaj en 1891 de Santiago Ramón y Cajal.

Kelkaj tipoj de gliaj ĉeloj[redakti | redakti fonton]

Astroĉeloj[redakti | redakti fonton]

La plej abundaj en la cerbo, ili reguligas la ĥemian ĉirkaŭaĵon de la nervoĉeloj per forigo de la troaj jonoj, ĉefe de kalio.

Oligodendroĉeloj[redakti | redakti fonton]

Ili respondecas pri la protektado de aksonoj en la centra nerva sistemo per mjelo. Tio plirapidigas la transportadon de la nerva mesaĝo.

Ŝvanaj ĉeloj[redakti | redakti fonton]

Ili plenumas la saman rolon en la periferia nerva sistemo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]