Atari (goo)
Aspekto
(Alidirektita el GoAtari)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Atari (apartigilo). |
Atari signifas 'kapti', 'minaci', en la japana.
Ŝtono aŭ ŝtongrupo estas je atari-situacio kiam estas minacata de tuja kapto (ŝako en Ŝakludo). Eblo averti al kontraŭulo pri tiaj situacioj (simple dirante 'atari') estas decido difinenda antaŭ ol la ludkomenco. Estas kutimo averti pri atari-situacioj al go-lernanto.
Ekzistas go-versio nomata japane 'Atari-go'.