Historio de goo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el GoHistorio)

Go-ludo origine nomiĝas Uei-Chi kaj ĝi estas tre ŝatata en Ĉinio, Koreo kaj precipe en Japanio. La nomo "Go", per kiu ĝi estas konata en la okcidentaj landoj, estas la japana prononcmaniero de la ĉina vorto "chi", origina nomo de tiu ĉi ludo. "Ĉirkaŭbaro" estus la plej proksima traduko, ĉar "uei" signifas "ĉirkaŭbari", "ĉirkaŭi", kaj en ĉi tiu ludo ĝuste tion oni provas fari: ĉirkaŭbari aŭ ĉirkaŭi teritoriojn fare de du kontraŭuloj.

"Chin, chi, shu, jua", tio estas, ludi muzikilon, ludi Chi-on, skribi per bona kaligrafio kaj scipovi pentri estis la bazaj kvalitoj regendaj de iu ajn intelektulo en la antikva Ĉinio.

Laŭ ĉina legendo, estis imperiestro Yao aŭ unu el siaj helpantoj (2357-2255 a.K.) la elpensito de Uei-chi, kaj instruis ĝin al sia filo Chu-tan, jen kiel trejnadon por la regnaj aferoj, jen kiel pensigilon.

Iom pli science, kelkaj historiistoj opinias, ke tiu ĉi ludo jam ekzistis ĉe la Chow-dinastio (1134-247 a.K.), kvankam pere de pli kruda versio, ĉar oni priparolis ĝin en la libroj de Konfuceo (557-497 a.K.). Ŝajne ĝia tiama ludtabulo konsistis el 17 horizontalaj kaj el 17 vertikalaj linioj kaj ĝi restis tiel ĝis la epoko de "Tri Regnoj" (220-226 p.K.). Sed, post ses jarcentoj, fine de la Tang-dinastio (9a jarcento), oni jam parolis pri 19 linioj. Kaj de tiam, ĝi ne ŝanĝiĝis.

"Chi" ĉiam estis ludo por intelektuloj kaj influuloj en la antikva Ĉinio. Neniam ĝi estis popoligita. Pro sia simileco al milito, ĝi estis la plej ŝatata ludo al la militistoj. Laŭ libro verkita dum la Suei-dinastio, la imperiestro Liang U-ti (502-549 p.K.) redaktis chi-metodon kaj inkluzivis ĝin en la "Granda Estrategio"-n, majtra verko pri la militarto, studendaĵo por ĉiuj militistaj estroj de la armeo.

"Chi" estis importita Japanien de bonza budista japano nomiĝinta Kibi Dajin, ĉirkaŭ la jaro 735 de nia epoko. Tie oni akceptis la ludon tre bone. Komence ĝin oni ludis nur ĉe kortego, sed iom post iom oni diskonigis ĝin inter budistoj, samurajoj kaj ŝintoistoj.

Japanio estis la unua lando estigi ludistan sistemon, antaŭ 400 jaroj. La fama japana goa akademio "Nihon Ki-in", vera faka aŭtoritato, estas fondita je 1924. Ties bazaj funkcioj konsistas instrui Goon, kontroli la publikajn konkurojn kaj emisii rangotitolojn por ŝatantoj kaj profesiuloj. Go-rangojn oni klasifikas laŭ naŭ niveloj superaj, aŭ "Dan", kaj naŭ malsuperaj. Tiu akademio ankaŭ emisias specialajn titolojn por la go-mastroj, kiel ekzemple, "Hon in-bo" (=nacia ĉampiono) kaj "Mei jin" (=granda majstro).

Oni supozas, ke ĉirkaŭ 50 milionoj de homoj ludas Goon ĉe la sudorienta Azio. Ĝenerale, oni lernas ludi ĝin dum la infanaĝo. Oni ludas ĝin en lernejoj, en la firmaaj manĝejoj, kaj en specialaj ejoj nomataj "Goejoj". Ĝi estas ludata pro nura plezuro, por aktivigi la menson, aŭ profesie por gajni grandajn premiojn.

Kvankam ĝi estis priskribita de la eŭropaj vojaĝantoj vizitintaj la Orient-Azion dum la 17a jarcento, en Eŭropo oni komencis ties ludadon ne antaŭ 1880. La ludo etendiĝas en ĉi tiu mondparto nur malrapide. En la jaro 1958 oni ludis la unuan eŭropan ĉampion-konkuron. Nuntempe oni ĝin ludas ĉie en Eŭropo. Tamen, la eŭropa ludnivelo estas sufiĉe pli malbona ol tiu de la orientdevenaj ludistoj. La plej bona ludantoj vojaĝas Japanien por studi la ludon.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.