Goldie Hawn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1989

Goldie Jeanne Hawn (21-an de novembro 1945, Vaŝingtono Usono), estas Oskar-premiita usona aktorino, reĝisoro kaj filmoproduktisto.

Biografio

Goldie Hawn komencis lerni baleton, dancadon en aĝo de 3 jaroj, en 1948. Ŝia aktorada kariero komenciĝis en aĝo de 11 jaroj en la baleto La Nuksrompilo. Ŝi sukcese ludis en 1961 en la Romeo kaj Julieta.

Ŝi studis en Universitato Montgomery Blair aktoradon, sed vivtenis sin per dancado: ŝi instruis en baleta lernejo, nokte susceniĝis kiel go-go-dancistino. Al tiu dancado estis dankebla ŝia legenda seksan korpoformon kaj la staton de la seksa simbolo, kio ebligis al ŝi eĉ aperis sur kovrilpaĝo de Playboy en aĝo de 39 jaroj. Tiu eldono estis unu el la plej sukcesa de la magazino.

Goldie aperis sur la televida ekrano en la 1960-aj jaroj en komediaj serioj, post tiuj en 1968, ŝi ricevis la unuan filman rolon, unu jaron poste ŝi ricevis Oskar-premion pro ludo en la Floro de la kakto.

Ŝi estas pensiulo, ekde 2002 ne akceptas aktoradan rolon. En 2005 aperis ŝia libro A Lotus Grows in the Mud.

Geedzecoj

Ŝia unua geedzeco kun reĝisoro Gus Trikonis daŭris sep jarojn (1969-1976). De ŝia dua edzo (1976-1980) - la komikulo Bill Hudson - ŝi havas du infanojn, Oliver kaj la same aktorino-modelo Kate Garry. De la tria edzo (1983-) Kurt Russell, ŝi havas filon Wyatt Russell (1986).

Filmaro

  • 1967: Good Morning, World (televida serio)
  • 1968: The One and Only, Genuine, Original Family Band
  • 1969: Five the Hard Way
  • 1969: Cactus Flower
  • 1968–1970: Rowan & Martin's Laugh-In (televida serio)
  • 1970: There’s a Girl in My Soup
  • 1971: $ / Dollars
  • 1972: Butterflies Are Free
  • 1974: Sugarland Express
  • 1974: The Girl from Petrovka
  • 1975: Shampoo
  • 1976: The Duchess and the Dirtwater Fox
  • 1978: Foul Play
  • 1979: Viaggio con Anita
  • 1980: Private Benjamin
  • 1980: Seems Like Old Times
  • 1982: Best Friends
  • 1984: Swing Shift
  • 1984: Protocol
  • 1986: Wildcats
  • 1987: Overboard
  • 1990: Bird on a Wire
  • 1991: Deceived)
  • 1992: Crisscross
  • 1992: HouseSitter
  • 1992: Death Becomes Her
  • 1996: The First Wives Club
  • 1996: Everyone Says I Love You
  • 1999: The Out-of-Towners
  • 2001: Town & Country
  • 2002: The Banger Sisters