Grachtengordel (Amsterdamo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Amsterdama kanalzono

La Amsterdama kanalzono (nederlande: Grachtengordel) estas kvartalo en Amsterdamo, Nederlando. La kanaloj de Amsterdamo el la deksepa jarcento, kiuj situas en la centro de la urbo, estas ekde julio 2010 sur la listo de Monda heredaĵo de UNESKO. La areo ĉirkaŭ la ĉefaj kanaloj de la urbo - Singel, Herengracht, Keizersgracht kaj Prinsensgracht - estas internacia ikono de urba planado kaj arkitekturo, tio ankoraŭ estas tiel post kvar jarcentoj.