Graflando Marche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la graflando Marche

La graflando Marche (france Comté de la Marche, okcitane la Marcha) estis mezepoka graflando, kies teritorio hodiaŭ kongruas kun la norda parto de la franca regiono Limoĝio. Iam distingiĝis Haute-Marche (proksimume la nuna departemento Creuse) kaj Basse-Marche (la nuna arondismento de Bellac en la departemento Haute-Vienne).

La graflando Marche aperis inter la jaroj 955 kaj 958. Ĝi tiam estis bufro-ŝtato inter la teritorioj de la grafoj de Puatuo, dukoj de Akvitanio, kaj de tiuj de la franca reĝo.

La plej gravaj urboj de la graflando estis Guéret, Bellegarde, Bourganeuf kaj Bellac. Marche estis kunigita al la tereno de la franca reĝo ĉirkaŭ la jaro 1531.