Granado (Nikaragvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Granado (apartigilo)
Domoj en kolonia stilo en Granada
Strato de Granada, proksimume en la jaro 1905

Granada estas urbo de Nikaragvo, fondita en 1524 de Francisco Hernández de Córdoba, kaj do la unua urbo fondita de eŭropanoj en kontinenta Ameriko. Ĝi estas la ĉefurbo de samnoma departemento. Ĝi situas en la bordo de Lago Nikaragvo, kaj nun havas ĉ. 110.000 loĝantojn.

Post la sendependiĝo de la lando en 1839, Granado alternis kun Leono kiel ĉefurbo: Granadon preferis la konservativuloj kaj Leonon la liberaluloj. Fine, la rolon transprenis Managvo en 1858.

Granado estis komerca centro. Ĝi plu estas la tria plej granda urbo, kaj fariĝis turisma centro, kun interesaj arkeologiaj restaĵoj.

Eksteraj ligiloj