Granda kaj Ĝenerala Konsilio (San-Marino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Granda kaj Ĝenerala Konsilio (itale: Consiglio Grande e Generale) estas la (unu-kamera) parlamento (leĝo-dona organo) de la Respubliko San-Marino.

Ĝi konsistas el 60 konsilianoj, elektitaj ĉiujn kvin jarojn per ĝenerala voĉdono. La Konsilio reprezentas la elektantaron kaj posedas la leĝodonan povon. Prezidantoj de la Konsilio estas du regantaj kapitanoj, kiuj kolege plenumas la oficon de prezidanto.

La Konsilio dissolvas sin, kiam mankas pli ol duono ("la duono plus unu") de ĝiaj anoj.

Historio

Jam el la 12-a jarcento estas atestaĵoj pri la ekzisto de 60-ana asembleo, kiu dividis la povon kun la arengo kaj la Konsilio de la 12.

La organo dum la paso de jarcentoj alprenis elstaran pozicion kaj ek de la 17-a jarcento iĝis esprimo de la oligarĥio, kiu posedis la povon. Ĝis la arengo de 1906 la Konsilio rejuniĝis per propra alelekto kaj konsistis el po 20 membroj de la tri statoj (nobeloj, urbanoj kaj anoj de la kamparaj kasteloj); post tiu tempo okazis demokrataj elektoj, unue ĉiujn tri jarojn, poste ĉiujn kvin.

Dum la tempo oligarĥia kaj la faŝisma reĝimo ĝi nomiĝis Consiglio Principe e Sovrano (princa kaj suverena konsilio).

Vidu ankaŭ