Granma (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj uzoj de la vorto, vidu la artikolon Granma

Granma estas unu el la provincoj de Kubo.

  • Surfaco: 8.327 km²
  • Loĝantoj: 819.500

La ĉefurbo estas Bayamo. Aliaj urboj estas Manzanillo kaj Pilón.

La provinco portas la nomon de la ŝipo Granma, uzita de la revoluciuloj (inter ili Fidel Castro kaj Che Guevara) por komenci la gerilan agadon en Kubo.