Gutta Boys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gutta Boys
televida serio
Origina lando  Norvegio
Ĝenro porinfanaj kaj -junularaj filmoj
Verkita de Axel Hellstenius
Reĝisoro Arild Andresen
Aktoroj knaboj: Jonas Olsen (Arne), Bjørn Skalpe Bjørnli (Bønna), Sondre Vegheim (Petter), Olav Endresen Haukeli (Eivind), knabinoj: Marie Haagenrud (Mette), Anita Høyer Wester (Hilde), Machilla Kolltveit Tambwe (Faisa)
Lingvo(j) norvega
Amplekso
Epizodoj 7
Elsendo
Unua elsendo inter la 4-a de marto kaj la 15-a de aprilo 2006
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Gutta Boys (en Esperanto "knaboj knaboj") estis norvegia porinfana kaj -junulara televida serio de sep epizodoj kiuj unuafoje elsendiĝis en la televida kanalo NRK 1 en printempo 2006. Ĝi estis produktita por la Norvega Amaskomunikila Entrepreno fare de la firmao Monster Film AS, kaj samjare estis la unua norvega televida serio kiu nomumiĝis por Emmy-premio (kune kun la animacia filmo La eta savboato Elias, norvege Den lille redningsskøyta Elias, kiu ankaŭ estis nomumita en la sama kategorio en la sama jaro). La serio estis bazita sur norveglingva serio de facile legeblaj porinfanaj libroj de la verkisto Axel Hellstenius.

La serio premieris en la televida kanalo NRK 1 la 4-an de marto 2006, kaj la lasta epizodo estis unuafoje elsendita la 15-an de aprilo la saman jaron. Sekvajare la serio ricevis la nacian televidan premion Gullruten en la kategorio de plej bona infanaj aŭ junulara programo.

Pri la serio[redakti | redakti fonton]

Arne, Bjørn Tore (Bønna), Petter kaj Eivind estas dekdujaraj knaboj en transiro inter infanaĝo kaj juneco. Ili elprovas la limojn de ĝusteco kaj malĝusteco, amikeco kaj lojaleco.