Hōhokekyo Tonari no Yamada-kun (filmo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
"Kvivit, miaj najbaroj Jamada"
Originala titolo ホーホケキョとなりの山田くん
Hōhokekyo Tonari no Yamada-kun
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Daŭro 104 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) Takahata Isao
Produkto Studio Ghibli
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Hōhokekyo Tonari no Yamada-kun (japane: ホーホケキョとなりの山田 [hōhokejyo tonari no jamada-kun],
"Kvivit, miaj najbaroj Jamada") estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 1999.

La vorto "hōhokekyo" en la titolo estas japana onomatopeo kaj kompreniĝas kiel la kanto de ugviso, kaj kaŭzas printempan kaj senzorgan animstaton. Tiu filmo estas speciala, ĉar estas produktita en komiksa stilo, ne en animea stilo kiel la aliaj filmoj de Studio Ghibli.

La reĝisoro de tiu filmo estis Takahata Isao. La muzikon por tiu filmo komponis Yano Akiko.
La rakonto sekvas al 4-panelan mangaon Tonari no Yamada-kun (nova nomo: Nono-chan) de Ishii Hisaishi. La originala mangao aperis an la japana ĵurnalo Asahi.

Enhavo

[redakti] Intrigo

La filmo rakontas la preskaŭ normala vivo de la familio Yamada kun siaj ĉiutagaj aventuroj.

[redakti] Ĉefaj personoj

  • Jamada Takaŝi ( 山田たかし [jamada takaŝi] )
la patro de la familio Jamada, tipa salajrulo.
  • Jamada Macuko ( 山田まつ子 [jamada macuko] )
la edzino de Takaŝi, pasigas la tagojn kun minimume da hejmmastrina laboro.
  • Jamada Noboru ( 山田のぼる [jamada noboru] )
la 13-jara filo, lernanto, averaĝa junulo.
  • Jamada Nonoko ( 山田 のの子 [jamada nonoko] )
la 8-jara filino, parolas multe kaj laŭte, manĝas multon.
  • Jamano Ŝige ( 山野 しげ [jamano ŝige] )
la bopatrino de Tadaŝi, loĝas kune kun familio Jamada, sanega kaj tre aktiva.
  • Poĉi ( ポチ [poĉi] )
la hundo de la familio Jamada.

[redakti] Filmo

La filmo Hōhokekyo Tonari no Yamada-kun aperis en 1999 en la japanaj kinejoj, kaj en 2000 aperis ankaŭ sur DVD.

[redakti] Titolo en aliaj lingvoj

lingvo titolo signifo
angla My Neighbors the Yamadas miaj najbaroj la Jamada-oj
ĉeĥa Mí sousedé Jamadovi miaj najbaroj (la) Jamada-oj
franca Mes voisins les Yamada miaj najbaroj la Jamada-oj
hispana Mis vecinos los Yamadas miaj najbaroj la Jamada-oj
japana ホーホケキョとなりの山田くん kvivit, (miaj) najbaroj Jamada

La nova titolo de la japana originala mangao "Nono-chan" estas karesa formo de "Nonoko".

[redakti] Libroj

En la jaro 1999 aperis ankaŭ plenkolora kvar-voluma filmkomikso ĉe la japana eldonejo Tokuma Shoten pri tiu filmo.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj