Hamiltony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamiltony
vilaĝo
Ĉefa strato en Hamiltony
Oficiala nomo: Hamiltony
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Vyškov
Administra municipo Vyškov
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Domoj 131 (2011)
Situo Hamiltony
 - alteco 272 m s. m.
 - koordinatoj 49° 18′ 30″ N 16° 58′ 02″ O / 49.30833 °N, 16.96722 °O / 49.30833; 16.96722 (mapo)
Loĝantaro 367 (2021)
Pordego Vyškova pordego
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 682 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hamiltony
Portalo pri Ĉeĥio

Hamiltony estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Vyškov. Devene ĝi apartenis al senjorujo vyškova, la plej malnovaj ĉi tieaj parcelaj libroj estas el la jaro 1764. La devena nomo de vilaĝo, uzata ĝis la jaro 1784, estis Hamiltonky. Ĝi estas eksa domaro de urbeto Dědice. Estas ĉi tie registritaj 131 adresoj. Daŭre ĉi tie vivas 367 loĝantoj (2021).

Hamiltony situas en katastra teritorio Dědice u Vyškova.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo de la domaro estas derivita de la nomo de olomouca episkopo kaj grafo Maksimiliano el Hamiltono (1761-1776), dum kiu la vilaĝo estis fondita. Sur mapo de la 1-a soldata mapigado farita en la 80-aj jaroj de la 18-a jarcento estas videbla nenomita ĝermo de vilaĝo. En duono de la 19-a jarcento la loko estis markita kiel Hamilton, kiu plu ŝanĝiĝis en Hamiltony. Hamiltony estis same kiel Pazderna domaro de urbeto Dědice. En la jaro 1941 ĝi fariĝis domaro de municipo Vyškov. Post disigo en la jaro 1945 ĝi estis municipo ĝis la jaro 1949, kiam ĝi denove fariĝis domaro de municipo Vyškov.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869250
1880297
1890351
1900374
1910451
1921478
JaroLoĝantoj
1930476
1950414
1961432
1970377
1980332
1991312
JaroLoĝantoj
2001326
2011372
2021367

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo de sanktaj Cirilo kaj Metodo, nomata Strachotínka
  • Pereinta burgo Dědice

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]