Hardenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Hardenberg (52° 34′ N; 06° 36′ E Mapo)

Vidaĵo de Hardenberg

estas komunumo kaj urbo (kun urborajtoj) ĉe la Overijsselse Vecht en la nederlanda provinco Overijssel.

En Hardenberg estas la municipejo de la komunumo kiu ekestis en 2001 post la komunuma rearanĝo el Hardenberg, Avereest kaj Gramsbergen. La nombro da loĝantoj estis, je la 1-a de aŭgusto 2006, 58 006 kaj la areo 317,24 km². La urbo Hardenberg havas 17 200 loĝantojn.

La sekvaj vilaĝoj situas en la komunumo: Ane, Anerveen, Anevelde, Balkbrug, Bergentheim, Brucht, Bruchterveld, Collendoorn, De Krim, Dedemsvaart, Den Velde, Diffelen, Gramsbergen, De Haandrik, Heemse, Heemserveen, Holtheme, Holthone, Hoogenweg, Kloosterhaar, Loozen, Lutten, Mariënberg, De Meene (norde de Gramsbergen kaj okcidente de De Haandrik), Oud Avereest, Radewijk, Rheeze, Rheezerveen, Schuinesloot, Sibculo, Slagharen (loko de konata amuzoparko) kaj Venebrugge. Oriente la komunuma teritorio limas al la distrikto Graflando Bentheim de Germanio.

Fotoj

Ŝablono:KomunumojOverijssel