Hardo Bourguignon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:52, 23 sep. 2013 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Hardo Bourguignon estas nederlanda esperantisto kaj komputikisto. Inter la jaroj 1989 kaj 1991 li funkciis kiel kasisto en la estraro de TEJO, elektita en la IJK en Kerkrade. En la sekvaj jaroj li en la nederlanda lingvo publikigis plurajn librojn pri komputiko, inter alie Het Microsoft Excel handboek voor PC en Apple Macintosh (1990), Gevorderd programmeren in Turbo Pascal Windows 1.5 (1992) kaj Alles over Borland Pascal 7 (1993). Nun li laboras kiel komputikisto de la usona firmao VASCO.