Hardo Bourguignon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hardo Bourguignon
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantistokomputosciencisto
vdr

Hardo Bourguignon estas nederlanda esperantisto kaj komputikisto. Inter la jaroj 1989 kaj 1991 li funkciis kiel kasisto en la estraro de TEJO, elektita en la IJK en Kerkrade. En la sekvaj jaroj li en la nederlanda lingvo publikigis plurajn librojn pri komputiko, interalie Het Microsoft Excel handboek voor PC en Apple Macintosh (1990), Gevorderd programmeren in Turbo Pascal Windows 1.5 (1992) kaj Alles over Borland Pascal 7 (1993). Nun li laboras kiel komputikisto de la usona firmao VASCO. Ineke Bourguignon-Slis estas lia edzino.