Heinkel He 162

El Vikipedio, la libera enciklopedio
He 162

Heinkel He 162 estis Germania jetmotora ĉasaviadilo, evoluigita dum la fino de la dua mondmilito.

La 8-an de septembro 1944, okazis konuranonco en Germanio por ĉasaviadilo, kiu estas facile flugebla kaj malmultekoste produktebla (ĉasaviadila mankoprogramo). La aviadilo devis havi bonajn flugrezultojn, pezi ne pli ol unu tuno, resti minimume duonhoron en la aero kaj bezoni ne pli ol 500 m por ekflugi.

La mendon ricevis la firmao Heinkel la 15-an de septembro kaj la 6-an de decembro okazis jam la unua testflugo, ĉe kiu la testpiloto estis Gotthold Peter kaj la aviadilo atingis la rapidon de pli ol 800 km/h. La tespiloto mortis dum la oficiala prezento de la aviadilo, ĉe rapido de ĉ. 700 km/h (10-an de decembro), pro teknikaj kialoj.

Specifaĵoj[redakti | redakti fonton]

La enverguro estis 7.20 m, la aviadilo longis 8 m, pezis 2,525 kg, havis la maks. rapidon de 750 km/h, atingopovon de 610 km. Ĝi neceis por eklanĉo 570 m, la flugo daŭris 22 minutojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]