Helpo:Serĉado
El Vikipedio
Vikipedio havas funkcion de serĉado. Vi vidas ĝin je ĉiu paĝo maldekstre, sub "serĉu".
[redakti] Serĉi en la artikoloj
La du butonoj sub la "serĉi"-kadreto signifas jenon:
- Per "Ek!" vi serĉas tiun ekzaktan esprimon kiel titolon de artikolo.
- Per "Serĉi" vi serĉas tiun esprimon en artikoloj ĝenerale, do eble ĝi aperas ie en artikolo.
Kiam vi enmetas la unuajn literojn de via serĉvorto, aperas proponoj sube - kaj ne plu eblas klaki al "Serĉi". Klaku unue al najbara loko, kie la klakado ne havas efikon; la proponoj malaperas kaj vi povas klaki al la "Serĉi"-butono.
Cetere indas serĉi pere de la sistemo de kategorioj, sube de ĉiu artikolo.
[redakti] Serĉi en aliaj paĝoj (Helpo, Diskutoj ktp.)
Necesas dufoje serĉi. Vi devas unue meti la serĉatan vorton en la "serĉi"-kadreton maldekstre kaj klaki al "Serĉi". Sur la paĝo "Serĉrezultoj" vi devas tute sube iri al "Progresa serĉo". Legeblas "Serĉi en Nomspacoj"; nomspacoj estas la unuopaj paĝaroj, ekzemple ĉiuj helpopaĝoj, ĉiuj artikolaj paĝoj aŭ ĉiuj vikipediistaj diskutpaĝoj. Metu krucon ekzemple al "Helpo", se tie vi deziras serĉi kaj klaku al "Progresa trovilo".

