Helvetica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Helvetica estas groteska tipfamilio. Ĝi estas unu el la plej kutimaj senserifaj tiparoj.

La unuajn fasonojn dizajnis jare 1957 la zuriga grafikisto Max Miedinger kune kun Eduard Hoffmannn, estro de la litergisistaro "Haas-sche Schriftgießerei AG", laŭ la modelo de Akzidenz Grotesk. La nova tiparo nomiĝis "Neue Haas-Grotesk" (nova Haas-a groteska). Kiam la litergisistaro transpreniĝis de la D. Stempel AG, la nomo ŝanĝiĝis al "Helvetica".

Jare 1983 D. Stempel AG dizajnis la tipfamilion Neue Helvetica (nova Helvetica) por Linotype. Hodiaŭ ekzistas 51 fasonoj de la tipfamilio.

La tiparo iĝis fama en la komputila mondo pro ĝia enkludo en la PostSkript-interpretilo. Helvetica ankaŭ liveriĝas kun Mac OS X. Windows uzas la konkuranton Arial.

Ekzistas kelkaj plagiatoj de Helvetica: Olympia, Swiss, Switzerland ...

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]