Hemaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hemaoj estas etno en la oriento de la Demokratia Respubliko Kongo. La nomadaj bestbredantoj hemaoj ekde kelkaj jaroj batalas kontraŭ la loksidaj agrokultivistoj lenduoj. Laŭ amaskomunikilaj informoj, en la regiono Ituri en la nordoriento de la lando miloj da homoj estas fugantaj.

Kaŭzo de la bataloj inter la du etnaj grupoj estas kvereloj pri la posedo de tero precipe rilate al novaj resurstrovoj en la Demokratia Respubliko Kongo. Je tio antaŭ ĉio la or- kaj oletrovoj en la pasintaj jaroj ludas la decidan rolon.

La bataloj en la regiono enhavas ankaŭ humanecan problemon, ĉar multfoje la neoficiala militistaro perforte rekrutigas infansoldatojn.