Hendrik Cornelis van Leeuwen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hendrick Cornelis LEEUWEN (leŭven) (18-a de majo 1884 en Veenendaal – ? ) estis nederlanda esperantisto kaj lernejestro (ĉe kristana lernejo) en Wijhe. Ankaŭ li servis kiel estrarano de la provinca komitato por la kontraŭrevolucia partio. Li estis prezidento de NKEU, ĉefredaktisto de la Kristana Gazeto, vicprezidento de KELI. Tradukis en 1933 la faman junularlibron Jaĉjo Holm kaj liaj amikoj.