Henri Coandă

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unua reakcia aviadilo de Coandă (1910)

Henri Marie Coandă (naskita la 7-an de junio 1886 en Bukareŝto, mortinta la 25-an de novembro 1972 en Bukareŝto) estis rumana inĝeniero, akademiano, inventisto kaj pioniro de aviado. Li inventis reakcian motoron kaj malkovris fizikan efikon (fenomenon), kiu portas lian nomon. Li eldonis sian patenton de reagaviadilo en 1910.

La pli granda flughaveno de Bukareŝto estas nomita laŭ li en 2004.