Saltu al enhavo

Henry M. Jackson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senatano Henry M. Jackson

Henry Martin ("Scoop") JACKSON (elp. HENri ("SKUP") ĜEKsn; n. la 31-an de majo, 1912 – m. la 1-an de septembro, 1983) estis usona parlamentano (reprezentanto 1941-1953, senatano 1953-1983) el Vaŝingtonio. Li estis nesukcesa kandidato por la demokrata prezidenta nomumo en 1972 kaj 1976. Politike Jackson estis liberalulo enlande, forte subtenante plenajn civitanajn rajtojn por rasaj malplimultoj, protektadon de la medio, kaj laboristajn sindikatojn, sed forte kontraŭkomunisma eksterlande.