Henry Rider Haggard
Henry Rider HAGGARD (naskiĝis la 22-an de junio 1856 en Bradenham Hall, Norfolk, Anglio; mortis la 14-an de majo 1925 en Londono) estis brita verkisto kaj reprezentanto de la angla aventura romano de la 19-a jarcento. Lia plej konata verko estas King Solomon's Mines. En la angla oni ofte mallongigas lian personan nomon: H. Rider Haggard.
En Esperanto aperis
- Luno de Izrael (Moon of Israel), rakonto pri la eliro. El la angla tradukis Edward S. Payson kaj Montagu C. Butler. Londono: Esperanto Publ. Co., 1928. 219 paĝoj.
- Interesa romano de konata verkisto de aventuraj rakontoj. La lingvo estas simpla, flua, ĉiam facile komprenebla. (Akademia Raporto 1930.)
- Ŝi (She). El la angla tradukis G. J. Degenkamp. Amsterdam: Populara Esperanto-Biblioteko, [proksimume 1935]. 276 paĝoj.