Heriberto Reichardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heriberto REICHARDT (origine germane Heribert Reichardt) estis germandevena esperantisto kaj delegito de UEA en San Carlos de Bariloche. Minimume en la jardeko inter 1970 kaj 1980 li tre engaĝite agadis por la disvastiĝo de Esperanto, kaj loke estis konata kiel esperantisto. Interalie li varbis la doktoron Werner Schad al esperantistiĝo kaj helpis lin alproprigi la lingvon. Kiel kunlaboranto de lernejo Primo Capraro, li ofte promociis Esperanton en tiu instituto. Li ŝatis migradi kaj grimpadi en la ĉirkaŭa montaro de la Nacia Parko Nahuel Huapi, ofte kun la fama montamanto Otto Meiling.