Hidraŭlika regelemento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hidraŭlika regelemento estas speco de hidraŭlika mekanismo. Temas pri cirkvitero ebliganta regadon de flu-kvanto aŭ premo, aŭ de ambaŭ parametroj de likvo aŭ direktanta fluon de likvo.

Eblas la sekva diferencigo:

  • Hidraŭlika regelemento por senpera alkonekto de tubkondukiloj havas en sia korpo aperturojn por enŝraŭbi tubjuntilojn.
  • Hidraŭlika regelemento por staka muntado havas du paralelajn kontraŭpoziciajn ebenajn facojn kun kanaloj kaj necesaj aperturoj por bolta kunfikso, destinita por muntado en stakon kun aliaj tiuspecaj regelementoj apartenantaj al la sama cirkvito. La plej malsupra regelemento estas muntata sur subplaton, al kiu estas alkonektitaj komunaj enira kaj returna kondukiloj. Sur la plej supran regelementon oni laŭbezone muntas ferman platon.
  • Hidraŭlika regelemento kun subplato estas hidraŭlika regelemento, kies ĉiuj kanaloj eliras el unu ebena faco, per kiu ĝi estas muntita sur subplaton, kies aperturoj kongruas kun la elirejoj de la kanaloj. Al la subplato estas konektitaj ĉiuj necesaj tubkondukiloj.
  • Hidraŭlika regelemento por bateria muntado estas hidraŭlika regelemento por bateria muntado.