Higurashi no Naku Koro ni

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Higurashi no Naku Koro ni (ひぐらしのく頃に [higuraŝi no naku koro ni]; laŭvorte: Kiam Kanacikado Ĉirpas) estas serio de japanaj videoludoj en ĝenro de video-romano (kaj son-romano), kreita per la komputila programo "NScripter" kaj eldonita de komputilluda rondo "07th Expansion". Samnoma anime-serio bazita sur la videoludoj estis kreita en Studio DEEN kaj estis elsendita ekde aprilo ĝis septembro 2006. La letero " [na]" estas ruĝa en la oficiala titolo.

Fono

Ĝi estas doĝina ludo (amatora ludo), vendata ĉe "Comiket". Multaj ŝatantoj atributis la sukceson de ludo al ĝiaj hororo kaj detektivado. La finoj de ludoj ne klarigas difinitajn solvojn. Ludantoj primeditas kaj diskutas solvojn per indicoj kun samludantoj sur ŝatulaj komunumoj en interreto. La populareco kreskiĝis, kaj kopioj atingis 100'000 sume de tutaj serioj, ludo-magazinoj pozitive prezentis. La softvaro por Ludkonzolo, PlayStation 2, titolita "Higurashi no NaKu Koro ni Matsuri" estis anoncita ekvendi en malfrua 2006.

Rakontoj

La rakontoj okazas dum junio de 1983 (58-a de Showa), ĉe malgranda kampara vilaĝo Hinamizaŭa(雛見沢村 hinamizaŭa-mura]) kiu havas loĝantojn malpli ol 2000, apartenas al Ŝiŝibone-urbo (鹿骨市 [ŝiŝibone-ŝi]). La ĉefrolanto Maebara Keiichi translokiĝis al la vilaĝo kaj iradas tiu ĉi lernejon kaj amikiĝas kun siaj samklasanoj Ryugu Rena, Sonozaki Mion, Furude Rika kaj Hojo Satoko. Keiichi kuniĝis al ilia post-lekcia-kluba aktivo inkludaanta kartludon ekskurson en arbaron kaj kaŝludon. Tioj rememorigas la bonajn malnovajn tagojn kiam infanoj ludis eksterhejme ĝis malhela vespero pli ol retiriĝas hejmen ludante videoludojn. Tamen, la amuzaj tagoj subite finas post la ĉiujara festo Watanagashi-matsuri, kiu estas loka festo por beni kaj danki al loka dio nomata Oyashiro-sama. Dum la pasintaj 4 jaroj, unu persono estas murdita kaj alia unu malaperis ĉiujare je la tago de Watanagashi-festo. Ludantojn mirigas la gapo inter frua amuza parto kaj posta horora parto.

Scenaroj

La ludo estas dividita en 8 ĉapitrojn: 4 "Demando"-ĉapitroj kaj 4 "Solvo"-ĉapitroj. Ĉiuj 4 "Demando"-ĉapitroj havas la samajn ĉefajn rolantojn, sed finas per malsamaj vojoj. "Solvo"-ĉapitroj klarigas verojn kaj solvojn.

Demando-ĉapitroj

  • Higurashi no Naku Koro ni(ひぐらしのなく頃に;Kiam Kanacikado Ĉirpas)
Onikakushi-hen (鬼隠し編 [onikakuŝi-hen]; Ĉapitro Homoforprenado de Demono) (ekvendita somero 2002 Comike 62)
Tiu ĉi ĉapitro prezentas al ludantoj la mondbildon de Higurashi no Naku Koro ni. Ĉefrolulo Maehara Keiichi asimiliĝis al kampara vivo de Hinamizaŭa kaj aktivo de post-lekcia klubo kun novaj amikoj. Tamen, murdo okazas en nokto de Watanagashi-festo, kaj ĝoja tagoj subite finas.Ryugu Rena estus "malbonulo" por tiu ĉi ĉapitro.
Watanagashi-hen (綿流し編 [ŭatanagaŝi-hen]; Ĉapitro Kotono-Drivigado) (ekvendita vintro 2002 Comike 63)
Komence de la ĉapitro, Maehara Keiichi jam asimiliĝis kaj ĝojas kun amikoj. Nova amikino Shion Sonozaki kiu estas ĝemelo de Mion, aperas je tiu ĉi ĉapitro unue de la serio. Okazis murdoj je nokto de Watanagashi-festo, kaj malaperis iliaj amikoj. Sonozaki Mion estas desegnata "malbonulo" por tiu ĉi ĉapitro.
Tatarigoroshi-hen (祟殺し編 [tatarigoroŝi-hen]; Ĉapitro Plago-Mortigo) (ekvendita somero 2003 Comike 64)
Maehara Keiichi amikiĝas kun Hojo Satoko kiel fratinon. Tamen, ŝi estas turmentita de sia onklo. Keiichi decidis murdi la onklon por helpi Satoko. Tiu ĉi ĉapitro estas plej malgaja interalie.
Himatsubushi-hen (暇潰し編 [himacubuŝi-hen]; Ĉapitro Tempo-Pasigo) (ekvendita somero 2005 Comike 66)
En tiu ĉi ĉapitro, ludantoj ludas je vidpunkto de Akasaka Mamoru kiu estas polica enketisto el Tokio. Li venis por enketi homrabon de knabo de politikisto, kaj renkontas knabinon Furude Rika.

Solvo-ĉapitroj

  • Higurashi no Naku Koro ni Kai (ひぐらしのなく頃に解;Kiam Kanacikado Ĉirpas, la Solvo)
Meakashi-hen (目明し編 [meakaŝi-hen]; Ĉapitro Detektivo) (ekvendita vintro 2004 Comike 67)
Solvo por Watanagashi-hen. En tiu ĉi ĉapitro, Sonozaki Shion estas ĉefrolulo.
Tsumihoroboshi-hen (罪滅し編 [cumihoroboŝi-hen]; Ĉapitro Pekliberigo) (ekvendita somero 2005 Comike 68)
Solvo por Onihakushi-hen. Ryugu Rena estas grava rolulo en tiu ĉi ĉapitro.
Minagoroshi-hen (皆殺し編 [minagoroŝi-hen]; Ĉapitro Ekstermo) (ekvendita vintro 2005 Comike 69)
Solvo por Tatarigoroshi-hen. Furude Rika estas fakta ĉefrolulo en tiu ĉi ĉapitro.
Matsuribayashi-hen (祭囃し編 [macuribajaŝi-hen]; Ĉapitro Festo-Akompanado) (ekvendita somero 2006 Comike 70)
Ĝi malkovras la drato-tiranton de la tutaj rakontoj.

Ŝatanto-disko

  • Higurashi no Naku Koro ni Rei (ひぐらしのなく頃に礼; Kiam Kanacikado Ĉirpas, la Danko)(ekvendita vintro 2006 Comike 71)
ekstraj epizodoj: Saigoroshi-hen(賽殺し編 [saigoroŝi-hen]; Ĉapitro Ĵetkubo-mortigo), Hirukowashi-hen (昼壊し編 [hirukoŭaŝi-hen]; Ĉapitro Tago-rompo)

Kromaj rakontoj

Tri kromaj rakontoj estis seriigitaj sur mangagazetoj, kun intrigoj de la originala verkanto.

  • Onisarashi-hen (鬼曝し編 [onisaraŝi-hen]; Ĉapitro Demono-ekspono) Seriigata de Kito En sur la mangagazeto Comp-Ace.
  • Yoigoshi-hen (宵越し編 [joigoŝi-hen]l Ĉapitro Tranokto)

Seriigata de Mimori sur la mangagazeto Monthly GFantasy.

  • Higurashi no Naku Koro ni Kai (ひぐらしのなく頃に怪 現壊し編 [ucucukoŭaŝi-hen]; Ĉapitro Realo-rompo)

Seriigata de Kito En sur la mangagazeto Comp-Ace.

Referencindaĵoj

  • Kanacikado - (Tanna japonensis) Higurashi(Hepburn), Higuraŝi estas cikado en Japanio. Ĝi ĉirpas tagiĝe aŭ vespere dum alirasaj cikadoj ĉirpas varmatage. Higuraŝi (ヒグラシ,日暮) devenas el "Vespero". La kreinto uzas ĝian ĉirpon por sonoefekto.

Eksteraj ligiloj