Hipatia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hipatia (greke Yπατία) (aŭ Hipatio) naskiĝis ĉirkaŭ 370 en Aleksandrio - murdita la 12-an de marto 415 en Aleksandrio) estis filozofino helena. Ŝi ankaŭ estis la unua matematikistino en historio.

Ŝi estis filino kaj lernantino de Teono el Aleksandrio. Ŝi poste instruis sciencojn al Sinezio el Cireno kiu estis poste episkopo de Ptolemaido.

Instruante ŝi havis multajn problemojn kaŭze de ŝia ineco. Ŝi ne estis kristanino tial ŝia kontraŭulo estis Sankta Cirilo. Ŝi tamen estis protektita de Orestes la guberniestro de Aleksandrio kies ŝi estis konsilistino. La kontrastoj inter Cirilo kaj Orestes akriĝis ĝispunkte impliki ankaŭ Hipatian, kies filozofia skolo altiris ankaŭ kristanojn: unu el tiuj ŝiaj ŝatantoj estis Sinezio el Cireno estonta kristana episkopo. Aprecoj pri ŝi naskiĝis ankaŭ el la fakto ke ŝi, konfesante novplatonismon, se ne estis kristana, certe ne plu adheris al la tradicia paganismo.

En la kontrasto inter la du, pro la provo de Orestes cezaropapisme gvidi ankaŭ la ekleziajn aferojn, inter la du intermetiĝis tria protagonisto: la kristanoj, precipe monaĥoj, nomataj “parabolaroj” pro ilia sinteno simila al tiuj de la iamaj gladiatoroj. Ilia centra doktrino estis fanatika serĉado de martiro (ili flegis pestajn malsanulojn kun la espero trafiĝis per la kontaĝon kaj tiel mortis pro amo al la proksimularo!). Iuj el tiuj, suspektitaj je herezo far la espiskopo Cirilo, en la marto 415 grupe sturmis la sesdekjaraĝan Hipatian kaj kruele ŝin mortigis ŝin akuzante kiel la kaŭzo de la kontrasto inter regno kaj eklezio kaj pro akuzo pri magio kaj nekromancio.

Facile naskiĝis voĉo ke komisiinto estis episkopo Sankta Cirilo, kiu ne batalis kontraŭ paganismo (preskaŭ ne plu ekzistanta en la yrbo) aŭ novplatonismo sed kontraŭ diversaj kristanaj, bedaŭrinde ne pacigaj, herezuloj.

La kristanaro de Aleksandrio jam mortigis sian episkopon, en 361, Georgon el Kapadokio, kaj tion ripetados en 467 mortigante Proterion, episkopon senditan el Konstantinopolo.

Hipatia en la posta kristana medio estis kutime konsiderita estiminda: Raffaello Sanzio imagas ŝin belega junulino, serioze rigardanta al publiko, en la fama vatikana pentraĵo “Scuola di Ateno” (Lernejo de Ateno [1]

Probable ĉiuj verkoj de Hipatia estis en la bruligita biblioteko de la Aleksandrio tamen oni scias ke ŝi komentis Almagest de Ptolemeo kaj Aritmetikon de Diofanto.

Laŭ iuj rakontoj, ŝi estas kredata esti la inventisto de la astrolabo kaj la hidrometro.

La memoro pri Hipatia konserviĝis viva inter la intelektularo kristana. La katolika profesoro pri literaturo, kaj eminenta poeto, Mario Luzi, dediĉis al la martireco de la pagana pensistino ardan dramon versforman, en kiu la martirigita korpo de la virino estas alproksimigita, senhezite, al tiu de Kristo, la ŝafido misfigura... La dramo estis enscenigita en Milano.

Bibliografio

  • Rino Camilleri, Il Timone n. 87. 2009, Milano.
  • Mario Luzi,Il libro di Ipazia, 1978.
  • [2]
  • [3]
  • Silvia Ronchey, IPAZIA, la vera storia, Rizzoli, 2010, ISBN 978-88-17-04565-0
  • Olivier Gaudefroy, Hypatie, l'étoile d'Alexandrie, 2012.