Holono (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Holono (greke: ὅλον, holon - neŭtra formo de ὅλος, holos "tuta") estas io, kio estas samtempe tutaĵo kaj parto. La terminon enkondukis Arthur Koestler en sia libro La fantomo en la maŝino (1967).

Ekzemple ĉelo estas tutaĵo, sed samtempe parto de pli ampleksa tutaĵo, de organo, kiu mem estas parto de korpo. Tiamaniere estiĝas hierarkio de holonoj, kiun oni nomas holarkio.