Honmei Ĉoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Honmei Ĉoko (japane 本命チョコ, ĉokoladoj de veraj sentoj) estas ĉokoladoj, kiujn oni (ofte japanaj knabinoj) donas al sia amato en Valentena tago. Ĝi estas pli bonkvalita kaj pli multekosta ol la Giri Ĉoko, nome ĉokolado donacata de japanaj virinoj al simplaj konatuloj. Tiu kutimo havas sian komplementon en la Blanka Tago, kiam japanaj viroj donacas ĉokoladon al amatinoj aŭ simplaj konatulinoj.