Iĝevano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fontano en Iĝevano.

Iĝevano (en la armena: Իջևան) estas urbo (vilaĝo ĝis 1961) de Armenio, ĉefurbo de la provinco Tavuŝo. Ĝi troviĝas en la norda parto de la provinco, ĉe la samnoma montaro kaj la montaro Nal'teket, je ambaŭ flankoj de la rivero Agstev, kaj ĝi estas la plej loĝata urbo de la regiono, kun 15,620 loĝantoj. En la urbo ekzistas vinfabrikejoj kaj kelkaj etaj industriejoj. Ĝi ankaŭ havas malgrandan lokan sekcion de la Ŝtata Universitato de Erevano.