Igor Moisejev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Igor Mojsejev, 1932
en Bolŝoj-teatro

Igor Aleksandroviĉ MOJSEJEV (ruse Игорь Александрович Моисеев, naskiĝis la 21-an de januaro 1906 en Kievo kaj mortis la 2-an de novembro 2007 en Moskvo) estis fama rusa baleta dancisto kaj koreografo.

Vivo

Mojsejev naskiĝis kiel filo de advokato. Post kelakj monatoj de sia naskiĝo, la familio translokiĝis en Parizon kaj estis edukita dulingve. Lia patrino kudris kostumojn por Théâtre du Châtelet kaj tio inspiris lin frutempe al dramo kaj danco.

La familio revenis en 1914 al Rusio kaj setlis en ukraina Poltava, unu jaron poste en Moskvo. Mojsejev vizitis tie gimnazion, kie li dediĉis sin al pentrado, liriko kaj sporto. Li enskribiĝis en aĝo de 12 jaroj al la baleta akademio de Vera Mossolova ein. Ŝi rekonis lian talenton kaj helpis lin plustudi en lernejo Aleksander Gorski en la Bolŝoj-teatro, kiun ŝi finis en 1924. Poste li ekdancis en la teatro kaj provis novajn ideojn en la baleto.

Li iĝis baleta majstro en 1936 kaj en 1937 prezentis propran popoldancan formacion. Lia ligo al folkloro kaj teatro evoluis al landa kaj internacia sukcesego. la ensemblo aperas eĉ hodiaŭ dismonde.

Li ricevis la plej altajn sovetajn distingojn (trifoje Stalin-premion, Lenin-premion, heroon de la socialista laboro ktp.) kaj eksterlandajn.