Iksan
Iksan estas urbo kaj grava fervoja ligloko en provinco Nord Jeolla (Jeollabuk-do aŭ Chollabuk-do) Sud-Koreio.
Rilato kun Esperanto
En Iksan estas filio de Korea Esperanto-Asocio, kaj ĝi sukcese okazigis la 36-an Korean Kongreson de Esperanto en Univ.Wonkwang. Iksan tri-foje invitis Komunan Seminarion en la jaroj 1986(5-a), 2004(23-a), kaj 2007(26-a). Iksan-a Esperanto-filio ĉiujare propagandas Esperanton al urbanoj dum Aha-tago, kaj havas ĉiusemajnan kurson en sia oficejo. La oficejo nomiĝas 'Iksan-a Esperanto-Domo'
Eksteraj ligiloj