Ilia Ĉavĉavadze

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ilja Ĉavĉavadze (kartvele: ილია ჭავჭავაძე) (8a de novembro de 1837 ĝis 12a de septembro de 1907) estis verkisto de Kartvelio, poeto, ĵurnalisto kaj advokato kiu enkapigis la renaskiĝon de la Naciisma Movado de Kartvelio en la dua duono de la 19-a jarcento dum la regado de Rusio sur Kartvelio. Hodiaŭ estas amplekse konsiderata kiel unu el la fondintoj de la nuna Kartvelio. Li estis sanktigita kiel Sankta Ilja (წმინდა ილია მართალი) far la Kartvela Ortodoksa Eklezio. Nuntempe la kartveloj nomas lin kiel "Patro de la Patrio".

Inspirita de la tiamepokaj liberalaj movadoj en Eŭropo, kiel verkisto kaj publika elstarulo, Ilja Ĉavĉavadze dediĉis parton de sia laboro por vekigi la naciismajn idealojn en Kartvelio kaj la kreado de stabila socio en sia patrio.

Liaj plej gravaj verkaĵoj estis: La Ermito, La Fantomo, Vidvino Otaraant, Kako la ŝtelisto, kaj aliaj. Ankaŭ li estis la estro de la eldonejoj de la revuoj (1863-1877 Sakartvelos Moambe) kaj Iveria (1877-1905), kaj aŭtoro de multnombraj artikoloj por tiuj revuoj. La plejparto de liaj verkaĵoj temas pri Kartvelio kaj la kartveloj. Li estis protektinto de fervoruloj por la konservado de la kartvela lingvo kaj kontraŭ la rusigado de la kartvela kulturo.

Ĉavĉavadze estis vundita de murdistoj, gvidataj de Gigla Berbiĉaŝvili, en Cicamuri, ekster Mcĥeta.