Ilwad Elman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilwad Elman
Persona informo
Naskiĝo 22-a de decembro 1989
en Mogadiŝo
Ŝtataneco Somalio
Familio
Patro Elman Ali Ahmed
Patrino Fartuun Adan
Frat(in)oj Almas Elman • Iman Elman
Okupo
Okupo homrajta aktivulo
vdr

Ilwad Elman (somale Ilwaad Elman, arabe إيلواد المان, naskiĝis la 22-an de decembro 1989 en Mogadiŝo) estas homrajta aktivulino en Somalio. En 2022 al ŝi kune kun sia patrino Fartuun Adan estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.