Imre Kovács (teatrestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KOVÁCS Imre [pr. kova:ĉ] estas hungara organizinto, teatrestro naskiĝinta en Nagyvárad la 5-an de majo 1919 kaj mortis ?.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Imre Kovács post 1944 estis redaktoro de la revuo Magyar Repülés. Li debutis en migranta trupo de Kálmán Latabár kaj en Pest kaj en provinco li organizis 672 da spektakloj. Lian produktan laboron li daŭrigis post 1956 en Kalifornio, kie li prezentis en la Hungara Operetteatro de Losanĝeleso la operetojn Csókos asszony (1972) de Béla Zerkovitz, Egy csók, és más semmi (1973) de Mihály Eisemann, A csárdáskirálynő de Imre Kálmán. En 1991 li verkis artikolserion en la gazeto Új Világ (Los Angeles) pri la hungaraj gefamuloj de Holivudo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon