Ingulo (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ingulo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 354 km. km
Akvokolekta areo 9898 km² km²
Fluo
Fonto Apud la urbo Kirovogrado
Enfluejo Suda Bugo (apud Nikolajevo)
Geografio
Landoj Ukrainio
Map
vdr

Ingulo (ruse Ингул, ukraine Iнгул) estas rivero en Ukrainio. Ĝi fluas tra Kirovograda kaj Nikolajeva provincoj. Ĝia fonto troviĝas sur la apuddnepra altaĵo; la rivero fluas suden kaj apud la urbo Nikolajevo ĝi alfluas la riveron Suda Bugo. La nutrado de la rivero estas ĉefe perpluva kaj perneĝa. Ĝiaj unuaj 55 kilometroj (ekde la riverbuŝo) taŭgas por la ŝip-navigado. La akvoj de la rivero estas uzataj por irigacio. Ĉe la rivero staras la urbo Kirovogrado.

La helena historiisto Herodoto mencias la riveron sub la nomo Pantikapes.