Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko (portugale: Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística), plej konata per sia siglo IBGE, estas publika fondaĵo de la brazila federacia administracio kreita en 1934 kaj ŝtatigita en 1936 sub la nomo Nacia Instituto pri Statistiko (Instituto Nacional de Estatística). Ĝia fondinto kaj granda stimulinto estis la statistikisto Mário Augusto Teixeira de Freitas. La aktuala nomo estis difinita en 1938. La sidejo estas en Rio de Janeiro.

Eksteraj ligiloj