Instituto Superior de Arte

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Instituto Superior de Arte (mallongigo: ISA; ankaŭ: Universidad de las Artes) estas universitata edukejo en Havano / Kubo. Ĝi estis fondita en 1976 kaj devas garantii plej altan nivelon de artista edukado en Kubo. Fondo-rektoro estis la fama pedagogo kaj artokritikisto Mario Rodríguez Alemán.

Komence ISA konsistis el tri fakultatoj: vidaj artoj (Artes Plásticas), teatro (Artes Escénicas) kaj muziko. En 1987 kaj 1989 aldoniĝis la fakultatoj dancarto (Arte Danzario ), kun la specialfakoj baleto, moderna kaj popoldanco same kiel la fakultato por aŭdvidaj komunikiloj (Medios de Comunicación Audiovisual). En 1994 oni kunigis pro ekonomiaj kialoj la fakultatojn por danco kaj teatro.

Eksteraj ligiloj