Insulo Cliara
Cliara aŭ Chliara | ||
---|---|---|
insulo | ||
Situo | Atlantika oceano | |
Geografia situo | 53° 48′ 18″ N, 9° 59′ 37″ U (mapo)53.805-9.9936111111111462Koordinatoj: 53° 48′ 18″ N, 9° 59′ 37″ U (mapo) | |
| ||
Longo | 7,8 km | |
Larĝo | 4,0 km | |
Areo | 16,40 km² | |
Plej alta loko | An Cnoc Mór Knockmore 462 IE-MO Ŝablono:Alto/nekonata rilato | |
Loĝantaro | 168 (2011) 10 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Capnagower | |
situo de la insulo | ||
La insulo Cliara aǔ insulo Chliara (angle Clare Island) estas insulo antaŭ la okcidenta marbordo de la graflando Mayo en Irlando. Ĝi situas ĉe la la enirejo de la golfo Cuan Mó aǔ angle ‘‘Clew‘‘ proksime al la insulo Acla aǔ angle ‘‘Achill Island‘‘ kaj Inis Toirc aǔ Inishturk. Ĝia areo estas 16,4 kvadrataj kilometroj. Ĝi ankaŭ estas la insulo kun la plej granda monto (461 m super marnivelo) kaj ĝi havas la plej akrajn klifojn en la golfo. Ĝi situas ĉ. 3,5 mejlojn de la irlanda ĉefinsulo.
Sur la insulo loĝas 168 homoj (stato 2011). La duonon de ĝia iama nombro de loĝantoj de pli ol 1500 loĝantoj la insulo perdis dum la granda malsato ekde 1845.
Sur la insulo Cliara troviĝas la internacia centro por insula esplorado kaj la ruinoj de la cisterciana abatejo de la insulo Cliara el la 14a jarcento. La lumturo de la insulo kun grupo da konstruaĵoj estas uzata kiel hotelo. Apud Lecarrow troviĝas kortotombo kaj pli ol dekduo da antikvaj kuirplacoj. Troviĝas pluraj klifaj kaj marbordaj burgoj.
Al la insulo veturas pramŝipo.
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Capnagower (komunuma centro)
-
Insulo Cliara
-
Insulo Cliara.
-
insulo Cliara.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chambers A.: Granuaile – The Life and Times of Grace O'Malley. 1979
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lecarrow group of Fulacht Fiadh Arkivigite je 2015-07-05 per la retarkivo Wayback Machine