Interfaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interfaco estas aro da rimedoj kaj reguloj ebliganta logikan kaj fizikan interagon de la ekipaĵo kaj/aŭ program(part)oj.

La interfacon inter programmoduloj konsistigas la listo da komunaj (importa-eksportaj) variabloj, voksekvencoj por la komunaj proceduroj ktp. En la modernaj programlingvoj (MODULA, Ada) estas specialaj esprimiloj por difini tiajn interfacojn (difinaj moduloj, listoj de importo kaj de eksporto).

Iom metafore oni etendas la signifon de la termino kaj parolas pri la homa-komputila interfaco.

Vidu

Fontindiko